|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Vikipedio
La Vikipedio (angle, Wikipedia) = vikio + enciklopedio, do ĝi estas la kunlaboro de ĝiaj legantoj. Vikio estas kunredaktata retejo, kiun ĉiuj rajtas redakti.Por lerni kiel redakti la Vikipedion, vidu Kiel redakti paĝon.
Vikipedio estas konstruita laŭ la principo de libera fonto, per kiu Linukso kaj multe de la softvaro de la Interreto disvolviĝas. Kiel diris Eric RAYMOND, la forto de disvolviĝo per libera fonto estas, ke "sub multaj okuloj, ĉiu eraro estas malprofunda". Ĉar multaj homoj povas vidi kaj korekti la fonton de programo (aŭ, en la kazo de vikipedio, la fonton de la artikolo), la eraroj nature forvelkas kaj, per la ideoj kaj laboro de multaj mensoj, la fonto evoluas kaj pliboniĝas.
Do la vikipedio estas eksperimento, kiu aplikas la principon de libera fonto al reta enciklopedio. Ni komencis la Vikipedion per aldoni ĉiujn 139 artikolojn de Enciklopedio Kalblanda. Por pliaj detaloj, vizitu Vikipedian Historion.
La angla vikipedio estis la unua vikipedio. Fondite je la 15-a de januaro 2001, ĝi montras, ke la principo de libera fonto ja estas aplikebla al reta enciklopedio. Kvankam multaj artikoloj ekis de meza kvalito, tra tempo ili pliboniĝas kaj altiĝas en kvalito.
Vi nun legas la Esperantan Vikipedion. Ĝi estas parto de la Internacia Vikipedio, kiu havas vikipediojn en multaj lingvoj.
La Vikipedio enhavas la tutajn verkojn de:
Ankaŭ vidu: , Vikivortaro, Wikinfo













