|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Vico
Komunuza signifo
Vico estas sinsekvo da personoj aŭ objektoj aranĝitaj laŭ unu linio, unu apud aŭ post alia. Ĉi-sence ĝiaj samsignifaj nocioj povas esti: ĉeno, serio, aro, procesio k.a.
Vico en aro E estas bildigo de iu subaro de la aro de entjeroj al E, ekzemple: la nombra funkcio, kiu estas difinita sur la aro de naturaj nombroj, sin prezentas nefinia nombra vico.
f vico, kies signifoj estas a1=f(1), a2=f(2), ..., an=f(n), ... signatas per simboloj a1, a2, ... an, ... aŭ (an), kie a1 estas la unua termo de la vico, a2 - la dua, an - n-a aŭ ĝenerala termo.
Oni povas doni vicon diversmaniere:
Vico en Matematiko
Rimarkindaj vicoj estas: polinomo, progresio, serio, rimarkindaj ecoj de vico: barita, konstanta, kreskanta, malkreskanta, konverĝa.
- La vico povas esti konstanta (kies komuna termo Xn = c, kie c estas iu nombro), kreskanta (kies ĉiu membro estas pli granda ol antaŭa) aŭ malkreskanta (kies ĉiu membro estas pli malgranda ol antaŭa). Vicoj kreskantaj kaj malkreskantaj estas nomataj monotonaj.
- La vico (Xn) estas barita tiam kaj nur tiam, se ekzistas tiaj nombroj m kaj M, ke por ĉiu n plenumiĝas malegalaĵo: m ≤ Xn ≤ M.
- La nombro a estas nomata limeso de nefinia barita vico, se la ĝenerala termo pli kaj pli alproksimiĝas al ĝi (t.e. al nombro a). Ekzemple, la senfina vico 1/2, 2/3, 3/4, ...(n-1)/n, ... pli kaj pli alproksimiĝas al la nombro 1. Tiuokaze oni diras ke la vico konverĝas al 1. Se la vico ne havas limeson, oni diras ke ĝi diverĝas.













