|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Vaŝingtono
Geografio > Landoj > Ameriko > Usono > Vaŝingtono < Urbo
Ne konfuzu ĝin kun pacifika usona federaciero Vaŝingtonio.
Vaŝingtono (angle, Washington DC), kiu havas 572.059 loĝantojn laŭ la censo de 2000, kaj areon de 177 km2, estas la ĉefurbo de Usono. Vaŝingtono situas en D.K. - la Distrikto Kolumbio - inter la ŝtatoj Virginio kaj Marilando ĉe la Potomaka Rivero. La Distrikto Kolumbio enhavas nur la urbon Vaŝington, sed D.K. ne estas unu de la 50 ŝtatoj de Usono, kaj estas regata de la Kongreso mem.
Vaŝingtono estas grava urbo por la federacia kaj internacia regado. Oni trovas la tri branĉojn de la Usona registaro tie:
1. La ekzekutiva branĉo - La familio de la prezidanto de Usono loĝas en la White House (Blanka Domo), ĉe Pennsylvania Avenue 1600, kaj tie la prezidanto akceptas regnestrojn de la tuta mondo. La loĝejo de la prezidanto havas 132 ĉambrojn.
2. La leĝdona branĉo - La granda kupolo de la Usona Kapitolo staras 55 metrojn sur altaĵeto en Vaŝingtono. En tiu Kapitolo kunvenas la 100 membroj de la Usona Senato kaj la 435 membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj.
3. La juĝista branĉo - Ankaŭ la konstruaĵo de la Ĉefkortumo estas en la urbo Vaŝingtono.
La Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono estas la plej granda biblioteko en Usono. Smithsonian Institute estas mondfama muzeo. Ankaŭ la usona monfarejo estas en la ĉefurbo.
Estas multaj monumentoj en Vaŝingtono. La Vaŝingtona monumento estas alta obelisko de 170 metroj. Oni povas supreniri la obeliskon per lifto, aŭ supreniri la 898 ŝtupojn per piedoj. Granda statuo de Lincoln estas en la monumenta konstruaĵo de Lincoln. Kaj oni povas vidi la monumentan konstruaĵon de Jefferson apud la tajda baseno.
La nomo de la urbo deriviĝas de Georgo VAŜINGTONO (angle George Washington), la unua prezidanto de la nacio. Oni devis trovi lokon por la nova ĉefurbo. Washington, kiu havis sian domon en la apuda Monto Vernon, proponis la ejon je 1791. La franco Pierre Charles L'ENFANT kaj la usonanoj Andrew ELLICOTT kaj Benjamin BANNEKER planis la novan ĉefurbon.
La urbo gastigis la Universalan Kongreson en 1910, kaj la Landan Kongreson de ELNA en 1960, 1977, kaj 1987.
| | ![]() | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||














