|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Urantio
Urantio estas spirita movado kies teksto estas La Urantia Libro. Laŭ La Urantia Libro, Urantio estas alia nomo por la planedo Tero. La libro estis unue publikita en 1955, verkita de ĉielestoj kolaborante kun la kuracisto William S. SADLER, kiu loĝis en Ĉikago, Usono. Kelkaj volontuloj tiam, nomita la "Kontakta komisiono", kuniĝis sub la estreco de tiu kuracisto por transskribi La Urantia Libro. La nomoj de ĉiuj homoj partoprenantaj la projekton intence estis forprenitaj por eviti ke ili estu adoritaj.
Laŭ la libro Urantia: The Great Cult Mystery (Urantio: la misterega kulto) verkita de Martin GARDNER, la Kontakta komisiono devenas el grupo de eksaj Adventistoj de la sepa tago. Li suspektas ke la Urantia Libro estis elverŝita tra Dro. John Harvey KELLOGG, kuracisto kaj amiko de Sadler.
Multaj homoj opinias ke la urantia doktrino estas certodona pro detalaj provoj koncili la multajn kontraŭdirojn inter scienco kaj religio. La doktrino plejparte baziĝas de la instruado de Kristanismo, sed ekzistas signifaj malsamecoj inter la urantia kaj kristana historio de la vivo de Jesuo Kristo. Plie, la urantia doktrino enhavas multajn priskribojn pri apudaj kaj foraj lokoj de la universo, kiel tio rilatas al la homa rolo en la kosmo.
Urantio ne rekomendas la organizadon de religio.













