web hosting : casino : gambling : domain names : mortgages : poker : travel : debt consolidation : mortgage : education : search engine optimization : insurance


Avobe.com - Free Encyclopedia

Apple Store




Simple English
Meta English

Afrikaans
Arabic (العربية)
Danish (Dansk)
Esperanto
Basque (Euskara)
Estonian (Eesti)
Spanish (Español)
Finnish (Suomi)
French (Français)
Malay (Bahasa Melayu)
Norwegian (Norsk)
Norwegian (Bokmål)
Romanian (Română)
Russian (Русский)
Sanskrit (Samskrta)
Occitan
Persian (فارسی)
Portuguese (Português)

September 11 Attack




 









Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks



Universala Esperanto-Asocio

Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-asocio > Universala Esperanto-Asocio


Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI.

La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo 1908 en Svislando fare de Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro 1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947.

UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.

UEA celas, laŭ la Statuto de 1980 jaro:

a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politikolingvo;
ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Ĉiujare, la UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 2000-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo (kun pli 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako.

UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro.

UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto.

UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj.

Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). UEA aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo.

Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA

Eksteraj ligoj


Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia.

  

Dansk (Danish) – Esperanto – Español (Spanish) – Français (French) - Português (Portuguese) - Afrikaans – العربية (Arabic) – Bahasa Melayu (Malay) – Norsk (Norwegian) – Română (Romanian) – Русский (Russian) 

af/ ar/ da/ directory/ el/ eo/ es/ et/ eu/ fa/ fi/ fr/ g/ meta/ ml/ ms/ no/ oc/ pt/ ro/ ru/ sa/ sep11/ simple/