web hosting : casino : gambling : domain names : mortgages : poker : travel : debt consolidation : mortgage : education : search engine optimization : insurance


Avobe.com - Free Encyclopedia

Apple Store




Simple English
Meta English

Afrikaans
Arabic (العربية)
Danish (Dansk)
Esperanto
Basque (Euskara)
Estonian (Eesti)
Spanish (Español)
Finnish (Suomi)
French (Français)
Malay (Bahasa Melayu)
Norwegian (Norsk)
Norwegian (Bokmål)
Romanian (Română)
Russian (Русский)
Sanskrit (Samskrta)
Occitan
Persian (فارسی)
Portuguese (Português)

September 11 Attack




 









Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks



Unikso

Komputiko > Operaciumo > Unikso


La Uniksa (UNIX®) sistemo estas portebla komputila operaciumo devene verkita de grupo de AT&T; Bell Labs, inter aliaj Ken THOMPSON kaj Dennis RITCHIE.

La ĉefaj formoj konataj de Unikso estas:

  • Linukso
  • Sistemo V
  • BSD, FreeBSD
  • Solaris (SunOS)
  • AIX
  • SCO UNIX
  • HP-Ŭ
  • Minix
  • Xenix

Historio

Thompson kaj Ritchie estis eltirataj el la devena MULTICS kunlaborado post kiam la aparatoj de 1966/7 malsukcesis subteni ĝin. Inspirita de sia laborado pri la MULTICS (angle: MULTiplexed Information and Computing Service; Multipeksorita Informaĵa kaj Komputila Servo) projekto je 1969 Ken Thompson verkis la unuan Uniksan sistemon en asembla lingvo por la Digital PDP-7.

La nomo UNIX estis elektata kiel vortludo pri MULTICS, kiu implikas la anglan etendaĵojn "UNified Information and Computing Service" (Unuigita Informaĵa kaj Komputila Servo). Kiam Thompson kaj Ritchie ricevis atingon al PDP-11/20, ili reverkis la Uniksan sistemon en PDP-11 asembla lingvo. Post ĉi tiuj unuaj versioj ili ricevis la sciadon de aliaj sciencistoj ĉe Bell Labs, ili kunlaboris en (1972 ?) por reverki la operaciumon uzante la nova C programlingvo de Dennis Ritchie. Interese, AT&T; provizis monon por la unua verkado pri la C lingva versio por krei sistemon por elektronika dokumentado, ĉar operaciumo ne havis ĝian propran intereson por tiu, kiu posedis tiam la telefonan monopolon. Je 1973/4 la Uniksa teamo sukcesis oferti rubandojn kiuj enhavis la novan operaciumon al universitatoj por esploradaj celoj ĝis la Sepa Eldono. La Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley estis notenda pro uzo de Unikso kiel la centro de sia esplorado por operaciumoj kaj pro portado al ĉiuj el siaj minikomputiloj, inkluzive de la DEC PDP-11. Malgraŭ ke AT&T ĉesis disdoni la fonton por la Uniksa sistemo post la Sepa Eldono, Berkeley daŭre verkis tiun kiu ekestis konata kiel "Berkeley Unix". Ĝi ofte egalis aŭ superis la kapablojn verkitajn de la teamo ĉe Bell Labs. Kiam Berkeley Unix iĝis sufiĉe matura ĝi estis pakata kiel la Berkeley Software Distribution aŭ BSD (Berkeley-a Softvar-Disdonaĵo), kaj proksimume samtempe kiam Bell Labs komencis paki la AT&T-an Uniksan sistemon kiel Sistemo V (kvin).

Ekde proksimume 1980, diversaj firmaoj komencis vendi komercajn disdonaĵojn de la Uniksa sistemo por iliaj mini-komputiloj kaj laborstacioj. Kvankam iuj firmaoj elektis bazi siajn disdonaĵojn je AT&T-a Sistemo V, multaj el tiuj firmaoj dekomence uzis la BSD version de Berkeley ĉar ĝi havis interesajn pliboniĝojn.

Ĉirkaŭ 1987 la AT&T teamo decidis ke ili normigos la Uniksan sistemon verkante Sistemon V Versio 4 (SVR4), kiu enhavis kaj normigis la ideojn uzitajn en ĉiuj el la diversaj disdonaĵoj. Spite de divido en la normiga laboro kiu rezultis en la kreado de OSF/1 kiu estis uzata nur de unu firmao, la AT&T teamo disdonis SVR4 je 1989. Data General estis la unua firmao kiu uzis la novan operaciumon ĉe iliaj AViiON serviloj je 1990.

Je 1993, la plejmulto de la unuaj komercaj BSD vendistoj, inter aliaj Sun kaj SGI, movis al SVR4 kiel la bazo de siaj operaciumoj kun vendistaj kaj BSD-aj pliboniĝoj super la nova norma bazo. La unua eldonita priskribo de la internaj detaloj de la sistemo estis libro de Aŭstralia universitata profesoro, la tiel nomata Lions libro.

Ne longe post kiam Sun formaligis SVR4, AT&T vendis sian restantan intereson en la Uniksa sistemo kune kun la Uniksa Laboratorio al Novell. Tiutempe, Novell plitimiĝis pro la eniro de Microsoft en la vendado de retaj komputiloj; firmaestroj kredis ke la Uniksa sistemo estis ŝanco por malhelpi Microsoft. La Uniksa sistemo ne progresis ĉe Novell pro financaj problemoj de la firmao ĉar la vendokresko estis limigita. Post kelka tempo Novell devis disvendi multe da siaj posedaĵoj inkluzive de la Uniksa sistemo por labori pri ĝia centra softvaro.

Unikso estis dividita en tri partoj post kiam ĝi eliris el Novell. La Uniksa nomo estis transdonata al la X/Open grupo (nun nur "The Open Group", La Malfermata Grupo) por certigi Uniksajn versiojn kiel norma. La fonto estis vendata al la Santa Cruz Operation (SCO) kiu vendis SVR4-on ĉe aparato de Intel flanke de sia tradicia Xenix-simila SCO-Uniksa oferto. Hewlett-Packard aĉetis la operaciuman laboratorion, kiu iĝis embarasita pro interna politiko kiam petita krei la anstataŭanton por la Uniksa versio de Hewlett-Packard, HP-UX. Post kelka tempo la restantaj laborantoj iĝis parto de la pli ampleksa HP Firmao.

Vidu ankaŭ:

Eksteraj Ligoj:

Dansk (Danish) – Esperanto – Español (Spanish) – Français (French) - Português (Portuguese) - Afrikaans – العربية (Arabic) – Bahasa Melayu (Malay) – Norsk (Norwegian) – Română (Romanian) – Русский (Russian) 

af/ ar/ da/ directory/ el/ eo/ es/ et/ eu/ fa/ fi/ fr/ g/ meta/ ml/ ms/ no/ oc/ pt/ ro/ ru/ sa/ sep11/ simple/