|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Tycho BRAHE
Astronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Tycho BRAHE
Tycho Brahe
Tycho estis la supereminenta observa astronomo de la antaŭ-teleskopa periodo, kaj liaj observadoj de stelaj kaj planedaj pozicioj atingis senegalan precizecon por tiu tempo. Post lia morto, liaj registroj de la moviĝo de la planedo Marso ebligis al Keplero malkovri la leĝojn de planeda moviĝo, kiu provizis fortan subtenon por la heliocentra (suncentrita) teorio de la sunsistemo de Koperniko. Tycho mem ne kredis tiun teorion, sed proponis kompromisan sistemon en kiu la planedoj krom la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno dum la Suno rondiras ĉirkaŭ la Tero.
Dum li estis studento, li perdis parton de sia nazo en duelo. Dum la cetero de sia vivo, li portis arĝentan anstataŭaĵon.
Ĉar li malkonsentis kun la nova reĝo de sia lando, li translokiĝis al Prago en 1599. Tie li konstruis novan observatorion kaj laboris tie ĝis sia morto.
Lia tombo estas en la 'Teyn' kirko en Prago.













