web hosting : casino : gambling : domain names : mortgages : poker : travel : debt consolidation : mortgage : education : search engine optimization : insurance


Avobe.com - Free Encyclopedia

Apple Store




Simple English
Meta English

Afrikaans
Arabic (العربية)
Danish (Dansk)
Esperanto
Basque (Euskara)
Estonian (Eesti)
Spanish (Español)
Finnish (Suomi)
French (Français)
Malay (Bahasa Melayu)
Norwegian (Norsk)
Norwegian (Bokmål)
Romanian (Română)
Russian (Русский)
Sanskrit (Samskrta)
Occitan
Persian (فارسی)
Portuguese (Português)

September 11 Attack




 









Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks



Turing

    

Matematiko > Komputiko > Turing
Alan TURING [turing] (1912 - 1954) brita matematikisto, estas la fondinto de komputiko. En 1936, respondinte al la demando de Godelo pri tio, kio estas komputebla, li verkis De Nombroj Komputeblaj en kiu li priskribis modelon de la komputilo en formo la plej simpla, abstrakta kaj esenca -- la Universala Maŝino de Turing. Dum la 1940-aj jaroj, Turing rompis la ĉifron de la nazioj (per lia maŝino, la Bombe) kaj, post la milito, helpis realigi la modernan komputilon. En la 1950-aj jaroj li filozofiis pri artefarita inteligento kaj biologio kaj proponis la faman Provaĵon de Turing de komputila inteligento. En 1952 li estis arestita kiel samseksulo kaj post du jaroj li sinmortigis (kvankam eble akcidente).

La Universala Maŝino de Turing

En 1936, respondinte al la demando de Godelo pri tio, kion estas komputebla, li verkis De Nombroj Komputeblaj en kiu li priskribis modelon de la komputilo en formo la plej simpla, abstrakta kaj esenca -- la Universala Maŝino de Turing.

La maŝino turinga konsistas el tri partoj:

  • bendo por registri la demandon kaj respondon de la maŝino en la formo de literoj aŭ numeroj.

  • legilo por legi kaj skribi la literojn. Ĝi povas legi literon, skribi literon, moviĝi unu paŝon dekstren sur la bendo, aŭ moviĝi un paŝon maldekstren.

  • decidilo kiu prenas la literon el la legilo kaj, dependante de la litero, ordonas la legilon moviĝi aŭ skribi aŭ legi.

Tio ŝajnas simpla, sed Turing pruvis ke tia maŝino povas komputi ion ajn, kio estas komputebla. Fakte, ĉiu ekzistanta komputilo estas esence tia maŝino. La teknologio nur estas rimedo por rapidigi aŭ grandigi la komputadon. Diferenco de grado, ne de speco, ne de esenco, ne de ebleco. Laŭ materialistoj (ekzemple, Daniel Dennett), eĉ la homa cerbo estas maŝino turinga.

La teorio ke ĉiuj komputebla funkcio povas esti komputita de maŝino turinga nomiĝas la Tezo Church-Turing. Alonzo CHURCH estis alia matematikisto de tiu tempo kies lambdokalkulo estas ekvivalento de la maŝino turinga kaj oni povas pruvi ke ankaŭ ĝi povas komputi ĉiujn komputeblajn funkciojn.

La Provaĵo de Turing

Je 1950 en lia artikolo Komputaj maŝinoj kaj inteligenteco, Turing proponis la Provaĵon de Turing. Ĝi diras, ke maŝino estas tiel inteligenta kiel homo kiam homo kaj maŝino estas nedistingebla dum interparolado --ekzemple, ĉe babilejo en la Interreto. Nuntempe komputiloj povas sukcesi 25% da fojoj, sed plejparte per artifiko kaj bonŝanco. Unu tia programo estas mgonz.lsp.


Dansk (Danish) – Esperanto – Español (Spanish) – Français (French) - Português (Portuguese) - Afrikaans – العربية (Arabic) – Bahasa Melayu (Malay) – Norsk (Norwegian) – Română (Romanian) – Русский (Russian) 

af/ ar/ da/ directory/ el/ eo/ es/ et/ eu/ fa/ fi/ fr/ g/ meta/ ml/ ms/ no/ oc/ pt/ ro/ ru/ sa/ sep11/ simple/