|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Tripitako
Religio > Sanktaj Libroj > Tripitako < Budhismo
Tripitako estas unu el pluraj kolektoj de kanonaj tekstoj de la Budhismo:
1. La palia Tripitako (pali Tipitaka), sankta por la theravada skolo,
2. La sanskrita Tripitako (sanskrite Tripitaka), pli malfrua (la Budho mem evitis uzi la sanskritan, lingvo de kleruloj, kaj prefere uzis la lingvojn de la popolo) kaj antaŭ longe malaperintan, sed antaŭ tio bazo de:
3. La ĉina Tripitako, kaj
4. La tibeta Tripitako (tibete Kanjur).
La tripitakoj 2-4 estas sanktaj por la mahajana skolo, 4 ankaŭ por la vaĝrajana.
La pali Tripitako konsistas el tri partoj (pitakoj).
1. Vinaya-pitaka - la korbo de la disciplino, kiu enhavas - krom bibliografio pri la Budho - ĉefe la regulojn pri la vivo de bhikŝuoj (budhismaj monaĥoj) kaj bhikŝuinoj.
2. Sutta-pitaka - korbo de la sutroj, kiu enhavas la la paroladojn de la Budho kaj de liaj ĉefaj personaj disĉiploj en la formo de konversacioj, sed ankaŭ kiel aforismoj, poemoj kaj komentoj.
3. Abhidhamma-pitaka - la korbo de la pura dharmo, kiu enhavas detalan analizon de la budhisma psikologio, priskribata en seka stilo sen la literaturaj ornamoj de la du unuaj pitakoj.
La sutropitako siavice konsistas el kvin ĉefaj partoj:
1. La kolekto de longaj sutroj (Dîgha-nikâya), entute 34.
2. La kolekto de mezlongaj sutroj (Majjhima-nikâya), entute 152.
3. La kolekto de grupigitaj sutroj (Samyutta-nikâya), entute 2889 malpli longaj tekstoj, laŭteme aranĝitaj en 56 subkolektojn.
4. La kolekto de numeritaj sutroj (Anguttara-nikâya), entute almenaŭ 2308, aranĝitaj en 11 subkolektojn, el kiuj la unua temas pri aferoj de kiuj ekzistas nur unu en ĉiu kategorio, la dua pri aferoj de kiuj ekzistas du en ĉiu kategorio, kaj tiel plu.
5. La kolekto de mallongaj sutroj (Khuddaka-nikâya), malpli kohera aro de pli memstaraj tekstoj, el kiuj la plej fama estas la Dharmo-pado (Dhammapada).
La tutaĵo - ampleksa kiel pli-malpli 11 biblioj - originis kiel literaturo buŝa. Laŭ la klasika tradicio, oni recitis, redaktis kaj parkerigis ĝin dum pluraj sinsekvaj koncilioj (palie sangâyana), el kiuj la unua tuj post la morto de la Budho, la dua cent jarojn poste kaj la tria dum la tempo de la imperiestro Asoko. Tiuj tri okazis en Hindio, kaj la tria fine aldonis la lastan parton de Abhidhammapitaka. Dum la kvara koncilio, en Cejlono en la unua jarcento antaŭ Kristo, oni fine fiksis la tekston ankaŭ skribe, sur palmfolioj. Du pluaj koncilioj okazis en moderna tempo en Birmo: la kvina en Mandalay en 1870, kaj la sesa en Rangoon en 1956.













