|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Toponimio
Onomastiko > ToponimioĈio havas sian nomon sur la tero, ankaŭ geografiaj objektoj. En literaturo la termino “geografia nomo” ofte estas anstatauigita per la grekdevena termino “toponimo” (“topos” - loko, “onyma” - nomo), kies Esperanta signifo estas - loknomo. De tie venas “Toponimio” - studado pri loknomoj, ĝia deveno, leĝkonformeco de formigo, gramatika kaj lingva ornamo. Kiel scienco, Toponimio, havas tre proksimajn rilatojn kun Geografio kaj Lingvistiko.
Adresa funkcio de geografiaj nomoj estas tre grava kaj necesa por homa socio. Nomo estas “popola poeta ornamo” de la lando. Ili rakontas pri karaktero de la popolo, ĝia historio, pri ĝiaj inklinoj kaj specifikeco de vivmaniero.
Ĉiu loknomo portas varian informon: historian, geografian, lingvan. Ĝi estas atestanto de historiaj kondiĉoj de l’ epokoj, kiam ili aperis, formiĝis kaj disvastiĝis tra la landoj kaj regionoj. Laŭ loknomoj oni juĝas pri iamaj elmigradoj de l’ popoloj, pri kontaktoj inter diversaj nacioj, pri iamaj areoj de etnoj kaj lingvoj.
Ĉiu nomo havas aŭ havis konkretan enhavon, sed ofte ili estas perditaj. Kian sencon portas la nomoj: Skandinavio, Volgo, Kaŭkazo, Berlino, Sicilio ? Ne ĉiu homo povas respondi, eĉ bone komprenanta lingvajn nuancojn. Loknomo estas lingva kategorio, pro tio ĝi subiĝas al la leĝoj de lingvoj.
Nomoj naskiĝas, ŝanĝas formon kaj elparolon, kaj mortas, simile al vivestuloj. Daŭro de la vivo de loknomoj estas tute diversa. Ĉe unuj ĝi estas dekjaroj, ĉe aliaj - multaj jarcentoj. Jerusalemo, Jordano, Egipto, Romo, Samarkando vivas ĝis hodiaŭ, malgraŭ ilia multjaraĝo. Aliflanke - Asirio, Babilonio, Trojo, Kartago, Fenicio estas konataj nur laŭ historiaj dokumentoj. Ofte malaperas ne nur loknomoj, sed ankaŭ iliaj kreantoj, tutaj popoloj kaj lingvoj.
Vd. ankaŭ: Landnomoj - Hidronimoj - Oronimoj













