web hosting : casino : gambling : domain names : mortgages : poker : travel : debt consolidation : mortgage : education : search engine optimization : insurance


Avobe.com - Free Encyclopedia

Apple Store




Simple English
Meta English

Afrikaans
Arabic (العربية)
Danish (Dansk)
Esperanto
Basque (Euskara)
Estonian (Eesti)
Spanish (Español)
Finnish (Suomi)
French (Français)
Malay (Bahasa Melayu)
Norwegian (Norsk)
Norwegian (Bokmål)
Romanian (Română)
Russian (Русский)
Sanskrit (Samskrta)
Occitan
Persian (فارسی)
Portuguese (Português)

September 11 Attack




 









Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks



The Matrix

The Matrix (La Matrico) estas filmo, kiun verkis kaj reĝisoris la fratoj WACHOWSKI. Ĝi aperis en 1999.

Ĝi pioniris novan efektoteknikon nomatan kuglomomentoj (bullet-time), per kiu oni malrapidigas aŭ eĉ paŭzigas tre mallongan agon — ekzemple pafon de unuopa kuglo — dum ĉirkaŭ ĝi glate moviĝas la vidpunkto de la spektantoj.

Post la neatendita sukceso de la filmo aperis du sekvaĵoj (The Matrix Reloaded kaj The Matrix Revolutions), komputila ludo Enter the Matrix (Eniru la Matricon), kaj kolekto de naŭ movdesegnaj filmetoj nomata The Animatrix.

Table of contents
1 Resumo
2 Ĉefrolas
3 Influoj
4 Kial la maŝinoj vivtenas la homojn?

Resumo

Centra en la rakonto estas Thomas ANDERSON [tomas ander-son], dumtage komputila programisto, sed nokte kodkanajlo sub la nomo "Neo". Li renkontas bandon da ribeluloj, kies estro Morpheus [morfjus] klarigas, ke la tuta mondo estas iluzio — nomata la Matrico — kreita de la maŝinoj, kiuj efektive regas la mondon.

Morpheus liberigas Neon el la Matrico, kredante lin "Tiu", kiu (laŭ profetaĵo de virino nomata "la Orakolo") detruos la Matricon kaj savos la homaron. Neo skeptikas, sed li trejniĝas kaj lernas transpasi la regulojn de la iluzio, ĝis, ene de tiu mondo, li fariĝas ia superhomo. Li ankaŭ komencas enamiĝi kun ribelantino Trinity [trini-ti].

La bando estas konstante ĉasata de la Agentoj — konsciaj programoj, kiuj kapablas eviti kuglojn, detrui murojn per la pugno, kaj eĉ anstataŭigi iun ajn alian Matricanon per si. Kiam unu ribelulo perfidas la bandon, la Agentoj kaptas Morpheus. Neo kaj Trinity reeniras en la Matricon kaj sukcesas savi lin, sed Neo estas tie mortpafita de Agento Smith [smif].

En la reala mondo, Trinity tamen rifuzas akcepti lian morton, kaj flustras al li, ke ŝi nun kredas pri la profetaĵo. Neo reviviĝas en la Matrico kaj, kun nova kapablo rekte percepti ĝian iluziecon, li senpene detruas Agenton Smith.

Ĉefrolas

  • Keanu REEVES kiel Neo
  • Laurence FISHBURNE kiel Morpheus
  • Carrie-Anne MOSS kiel Trinity
  • Hugo WEAVING kiel Agento Smith
  • Gloria FOSTER kiel la Orakolo

Influoj

La filmo aludas multajn historiajn kaj literaturajn mitojn, inkluzive de La Aventuroj de Alico en Mirlando, bildkonceptoj el la jud-kristana tradicio, kaj la romanoj de William GIBSON, precipe [Neuromancer]]. La ideo de virtuala realo nomata "la Matrico" ŝajne originis en rakonto el 1976 de la brita sciencfikcia televidserio Doctor Who.

Ĉeestas en La Matrico elementoj de teologio, filozofio kaj gnostikismo. Aliaj temoj estas la debato inter libervolismo kaj determinismo, kaj la naturo de la realo, la percepto, la scio kaj la ekzisto. Troviĝas ankaŭ nebulaj aludoj al budhismo kaj taoismo, nirvano kaj renaskiĝo. Kelkaj el la ideoj aperas en malnovaj tekstoj pri epistemologio, ekzemple la Platona alegorio pri la kaverno kaj la Meditoj pri Unua Filozofio de Kartezio.

Kial la maŝinoj vivtenas la homojn?

La filmo asertas, ke la komputiloj uzas la homaron kiel energifonton. Sed la kemia energio bezonata por vivteni homon estas multe pli granda ol la energio, kiun la maŝinoj povus rikolti; ili pli bone farus, se ili generus sian elektron per simpla bruligo de la organika materio.

Origine, la klarigo estis malsama: la maŝinoj uzis la homajn cerbojn kiel la komponantojn de giganta paralela komputilo. Sed la verkistoj timis, ke nefakaj spektantoj malfacile komprenos tion.


Dansk (Danish) – Esperanto – Español (Spanish) – Français (French) - Português (Portuguese) - Afrikaans – العربية (Arabic) – Bahasa Melayu (Malay) – Norsk (Norwegian) – Română (Romanian) – Русский (Russian) 

af/ ar/ da/ directory/ el/ eo/ es/ et/ eu/ fa/ fi/ fr/ g/ meta/ ml/ ms/ no/ oc/ pt/ ro/ ru/ sa/ sep11/ simple/