|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
The Beatles
Muziko > BeatlesBeatles estis brita rokgrupo, organizita 1955 en Liverpool. Influoj: Elvis PRESLEY, Chuck BERRY, Little Richard, Eddie COCHRAN.
La grupo gajnis grandegan famon en Britio dum 1963 per la disko Please Please Me. En 1964, apero en televid-programo Ed Sullivan Show en Usono lanĉis ties karieron mondskale kaj kaŭzis furoron, kiun oni nomis Beatlemania. Ili aktoris kaj muzikis en du filmoj, A Hard Day's Night kaj Help!. La disko Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band aperis ĉe la pinto de ties sukceso dum 1967, kaj instigis pli artan kaj eksperimentan muzikon ĉe preskaŭ ĉiuj muzikgrupoj dum tiu jardeko. Post la aperoj de tri elstaraj diskoj, The Beatles aŭ "Blanka Albumo" (1968), Abbey Road (1969), kaj Let It Be (1970), la grupo disiĝis en 1970 pro grandaj diferencoj je opinio.
Beatles siavice forte influis milojn da muzikistoj, tro multnombraj por listigi.
- George HARRISON (1943 - 2001)
- John LENNON (1940 - 1980)
- Paul MCCARTNEY (1942 - )
- Ringo STARR (1940 - )













