|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Termo
Matematiko > TermoLa produto de kelkaj faktoroj, inter kiuj ĉiu estas aŭ nombro, aŭ potenco de variablo kun natura eksponento, nomiĝas termo. Ekz. termoj estas 6b2c aŭ 5x47c. La termo nomiĝas standarta, se ĝia unua faktoro estas nombro, kaj la ceteraj faktoroj estas potencoj de diversaj variabloj. La nombra faktoro de la standarta termo estas koeficiento kaj la sumo de la eksponentoj - grado de la termo (por la unua ekzemplo ĝi egalas al 4, por la dua - 5).
Polinomo aŭ plurtermo estas la sumo de kelkaj termoj. Ekz. 7xy3+0,1ab estas polinomo. Polinomo, kiu enhavas nur unu variablon, nomiĝas unuvariabla polinomo. La ĝenerala aspekto de unuvariabla polinomo de noa grado estas:
- Pn(x)=A0(xn)+A1(xn-1)+...+An-1x+An,
La radiko de unuvariabla polinomo estas tiu valoro de la variablo, por kiu konforma signifo de la polinomo egalas al 0. Tiamaniere x0 estas radiko de la polinomo Pn(x), se Pn(x0)=0.













