|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Tera Biografio
Astronomio > Planedoj > Tero > Tera BiografioĈio naskiĝas, evoluas kaj mortas en la universo, de la herboj kaj mikroorganismoj ĝis grandegaj astroj. Estis tempo, kiam la Tero ankoraŭ ne ekzistis. Ĝi kreiĝis kun la suno kaj la sunsistemo. Tio devis okazi antaŭ 5 miliardoj da jaroj. Sed la Tera surfaco troviĝas en konstanta evoluproceso. Sciencistoj pensas, ke la plej malnovaj montoj sur la tersurfaco aperis antaŭ ĉirkaŭ 4,500 milionoj da jaroj. Surbaze de ĉi tiu supozo, oni datigas la Teran aĝon je 4,6 miliardoj da jaroj.
Ĝi kreiĝis de kosmaj gasoj kaj polvoj. Pro la centra gravito granda duonlikva inkandeska maso iĝis sferoforma. Dum tempodaŭro tiu ĉi pilko malvarmiĝis kaj ĝia surfaco kovriĝis per solida ŝelo.
La nuntempa Tero tre diferencas de la origina. En nia planedo okazadis eventoj, kiuj ŝanĝadis ĝin. Estas konate, ke dekomence ekzistis nur sola kontinento - Pangeo. Dum tempo ŝanĝiĝis la konturoj de la tera kaj la akva partoj. Tie, kie estis akvo, fariĝis tero aŭ apartaj kontinentoj, kaj kie estis tero, fariĝis oceanoj kaj maroj.
Pro la poioma malvarmiĝo, la tero kovriĝis per densaj vaporaj kaj gasaj nuboj. La sekva malaltiĝo de la temperaturo kaŭzis ekeston de akvo el vaporo. Komenciĝis senĉesaj pluvegoj, kio daŭris 100 mil jarojn. Malaltaj lokoj inter montoj - gigantaj truoj kaj malaltaĵoj pleniĝis je akvo. Tiel aperis oceanoj kaj maroj. Ĉio ĉi okazis antaŭ 3,800 milionoj da jaroj.
Sciencistoj kiuj datigas la Teron, disigas ĝian vivodaŭron en eraoj. Ĉi tiuj eraoj estas disigitaj en epokoj, kiuj estas siavice disigitaj en periodoj.
Vidu: Antaŭkambrio, Paleozoiko, Mezozoiko, Kenozoiko.













