|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Tago de Sankta Patriko
La Tago de Sankta Patriko (la 17-a de marto) estas la formala nacia festotago, celebrante la patronan sanktulon de Irlando, Sanktan Patrikon. Dum lastaj jaroj, la celebradoj ĉe Dublino pligrandiĝis al tutsemajna festivalo (la Festivalo de Sankta Patriko), kun piroteknikaĵoj, muziko, surstrata teatro, kaj la tradicia parado. Multaj portas verdajn vestojn por honori la sanktulon.La Tago de Sankta Patriko celebriĝas tutmonde de irlandanoj kaj irlandanidoj. Granda parado okazas en Dublino kaj plejparto de aliaj Irlandaj urboj kaj vilaĝoj. Paradoj ankaŭ okazas en aliaj urbegoj, ekz-e Londono, Parizo, Romo, Moskvo, Pekino, Honkongo, Singapuro kaj tra Usono, sed eble la plej granda eksterirlanda parado okazas en Novjorko. Ĉikago kaj kelkaj aliaj urboj honoras la tagon tinkturante la riveron verda.
Ĉe multaj partoj de Usono kaj Aŭstralio, irlandanoj kaj homoj kiuj volas esti "irlandano por la tago" ankaŭ celebras la tagon, kutime trinkante irlandan bieron (ofte tinkturitan verda).













