|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Sunsistemo
Astronomio > SunsistemoNia sunsistemo inkluzivas la sunon, la Teron, ok aliajn planedojn, iliajn satelitojn (lunojn) kaj milojn, se ne milionojn, da asteroidoj, meteoroidoj, kometoj, ankaŭ polvon kaj plasmon interplanedan.
Planedoj kaj ties Lunoj
Aliaj planetoidaj objektoj
La sunsistemo estas relative tre malgranda parto de nia galaksio - Lakta Vojo. Tamen, la lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sciencistoj taksas, ke la sunsistemo havas aĝon de proksimume 4500 - 5000 milionoj da jaroj. Multaj sciencistoj kredas, ke ĝi estis formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.
La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de sunsistemo estas ĉirkaŭ 100,000 astronomiaj unuoj (egala proksimume al 14,950,000 mln km-oj).
La suno estas ĉefobjekto de la sistemo kaj fonto de lumo kaj varmo. Ĝi enhavas pli ol 99 procentojn de la maso de la tuta sunsistemo. Ĉiu el la planedoj havas sian propran apartaĵon, kiel ekzemple Jupitero - la plej granda, Merkuro - la plej malgranda, Saturno kun famaj ringoj, kaj la Tero pro siaj akvo kaj vivo. Plutono estas treege fora; Neptuno estas blua; Urano moviĝas kvazaŭ flankekuŝanta; Venuso estas terure varma; kaj Marso havas vulkanon trifoje pli altan ol Everesto.
Nia sunsistemo estas parto de spirala galaksio nomita la Lakta Vojo (aŭ Laktvojo) kaj troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro. Kvankam ni ne havas pruvojn, verŝajne aliaj sistemoj ekzistas ĉirkaŭ miliardoj da steloj en la Laktvojo kaj aliaj galaksioj.
| Sunsistemo |
|---|
| Suno | Merkuro | Venuso | Tero | Marso | Jupitero | Saturno | Urano | Neptuno | Plutono |
| Listo de la objektoj de la sunsistemo. |













