|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Strukturo
Komunuza signifo
Strukturo estas maniero, laŭ kiu estas kunaranĝitaj la diversaj partoj de konstruo, maŝino, organismo, aŭ la diversaj eroj de kemia substanco, ekz. strukturo de atomo aŭ homa korpo, organiza strukturo de UN. Oni ofte uzas ĉi tiun terminon kun la senco konstruaĵo (ekz. famaj strukturoj de 20-a jarcento).
Strukturo estas la tuto de la rilatoj, operacioj k.s., per kiuj oni provizas aron por doni al ĝi interesajn matematikajn ecojn; alternative, oni nomas strukturo ankaŭ la tiamaniere provizitan aron kaj la tuton de ĝiaj ecoj: provizite per adicio kaj multipliko, la aro de polinomoj havas ringan strukturon; metriko donas al aro topologian strukturon, sed ne ĉiu topologia spaco havas metrikan strukturon.
Kelkaj rimarkindaj strukturoj estas: Grupo, Korpo aŭ Kampo, Magmo, Modulo, Monojdo, Ringo, Vektora Spaco.
Fonto: ReVo.
Strukturo en Arkitekturo > Betono
Strukturo - 1. sistemo, en kiu estas kunaranĝitaj diversaj partoj de konstruo; 2. Maniero, en kiu diversaj partoj de homa kreaĵo estas kunaranĝitaj en unu tuton
Alilingvaj ekvivalentoj
Strukturo en Matematiko













