|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Stephen KLEENE
Matematiko > Matematikistoj > Stephen KLEENEStephen Cole KLEENE (1909-1994) estis usona matematikisto kies laboro pri komputebleco provizas la fundamenton de teoria komputiko.
Kleene naskiĝis en Hartford, Konetikuto. Li dokotoriĝis ĉe la Universitato Princeton en 1934. Lia tez-direktoro estis Alonzo CHURCH kaj la titolo de lia tezo estis Teorio de Pozitivaj Intjeroj en Formala Logiko. Poste, Kleene instruis ĉe la universitato ĝis li membriĝis la fakultaton de la Universitato de Viskonsino en 1935. Li fariĝis plena profesoro en 1948 kaj restis tie ĝi emeritiĝo en 1979.
La esplorado de Kleene temis pri la teorio de algoritmoj kaj rekursiaj funkcioj. Li disvolvis la fakon de la teorio de rekursio kun Alonzo CHURCH, Kurt GOEDEL, Alan TURING, kaj aliaj. Li kontribuis al matematika Intuiciismo kiun fondis Luitzen BROUWER.
Lia laboro pri la teorio de rekursio helpis provizi la bazojn de teoria komputiko. Per provizi metodojn por determini kiuj problemoj estas solveblaj, lia laboro kondukis al la studado de kiuj funkcioj povas esti komputitaj.
La plej konataj libroj de Kleene estas (en la angla) Enkonduko al Matematiko (1952) kaj Matematika Logiko (1967).













