|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Sokrato
Sokrato (469-399 a.K.) estis greka filozofo kiu interparoladis kun junuloj en la stratoj, la gimnastikejoj, kaj en la agoro de la antikva Ateno. Li parolis piedirante longe laŭ la vojoj, kaj faris multajn demandojn serĉante difinojn. Tiumaniere li inventis la dialogon kiel metodon por malkovri la veron. Sian tipan metodon, li nomis Maïeutikon, t.e. la arto naskigi, naskigi la ideojn, kiuj estas jam latente en la kapon, sed kiujn oni konsiigas nur se oni turnas al si la menson tiel, kiel oni ekvidas ilin. Ankaŭ Ironion li uzis, t.e. se oni prenas kiel agnoskita la ideojn, kiujn oni deziras malpruvi, oni montras, ke ili kondukas al absurdaj sintenoj, do ili estas malpravaj, de tio devenas la literatura senco de ironio. Sokrato ne verkis, sed poste, Platono, lia studanto, uzis dialogojn en siaj verkoj.
Laŭ Sokrato, multe gravas ekzameni la vivon. Konversaciante kun multaj homoj, Sokrato uzis la indukta racio por atingi la veron. Sed lia ofta uzo deironio en siaj diskursoj havigis al li malamikojn. Tamen Sokrato ankaŭ lernis multe de siaj sekvantoj, kaj ofte li ne havis opinion. Li neniam donis doktrinojn.
Sokrato batalis kiel hoplito en la Peloponesa Milito. Li havis edzinon, Ksantipan (kiu havis tre malbonan karakteron, ne komprenis lin,konstante kritikis kaj prikriis lin, sed li elportis ŝin kun pacienco) kaj tri filojn.
Je la jaro -399, kiam Sokrato aĝis 70 jarojn, la Atenanaj juĝistoj lin akuzis pri blasfemo, ateismo, kaj pri korupto de la junularo. Ili donis al li la mortkondamnon. Anstataŭ defendi sin bone antaŭ la juĝistoj, aŭ fuĝi, Sokrato, kiel Kristo, alprenis sian kondamnon. Sokrato, kiu kredis je la senmorteco de la animo, ne timis la morton. Li diris, ke la juĝistoj, pro nenia eksameno de siaj vivoj, jam estis mortaj.
Sokrato trinkis venenon konio, kaj mortis meze siajn amikojn.
Niaj ĉefaj fontoj pri la vivo de Sokrato: Platono, Aristofano, Ksenofono.














