|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Sikismo
Religio > Unudiismo > Sikismo < Panĝabo
Sikismo, sikhismo aŭ siĥismo (laŭ PIV2) estas unudia religio fondita en 16-a jarcento en Panĝabo (Hindio).
La panĝaba vorto sikh signifas "disĉiplo". Sikh estas kiu kredas je unu dio kaj je la doktrino de la Dek Guruoj, tenitaj en Guru Granth Sahib, la sankta libro de sikismo.
Kaj budaismo kaj ĝajnismo estis inspiritaj de religiaj kaj socia ideoj el nur prahindua etoso. Sikismo, tamen, estas pli nova kaj same influita de islamo. (Vidu sinkretismo).
Sikismaj kredoj koincidas kun islamo (ekzemple, unudiismo) aŭ hinduismo (ekzemple, bhakti). Tamen, ĝi ne estas nur mikso de du antaŭaj religioj sed io nova. Sikoj kredas, ke nova dia revelacio igas ĝin prava.
Guru Nanak (1469-1538), fondinto de sikismo, estis naskita en Talwandi, nun Nankana Sahib, proksime de Lahore nun en Pakistano. Liaj gepatroj estis hinduoj kaj li estis en la kasto de komercistoj. Eĉ jam en knabado, Nanak estis fascinita de religio. Dezirante esplori la misteriojn de vivo, li elhejmiĝis. Li vagadis tutan Hindion kiel hinduaj sanktuloj. En tiu periodo, Nanak trovis Kabir (1441-1518), sanktulo respektita kaj de hinduoj kaj de islamanoj.
Post jaroj da vagado, Nanak sentis sin vokita instrui. Li predikis antaŭ ĝajnaj, hinduaj kaj islamaj preĝejoj, kaj logis plurajn disĉiplojn. Li pensis, ke religio estis ligo por unuigi homojn, sed ke, en realo, kontraŭmetis homon. Li speciale bedaŭris la kontraŭemo inter hinduoj kaj islamanoj. Li volis transiri tion, tial li diris "Ne estas hinduo kaj ne estas islamano".
Nanak rifuzis kastismon. Liaj anoj lin nomis guruo, majstro. Antaŭ lia morto, li nomumis novan guruon. La lasta (la deka) en la serio de guruoj Guru Gobind Singh (1666-1708) komencis la ceremonion de sika bapto en 1699, tiel apartigante la sikojn. La unuaj baptitaj sikoj (Panj Pyare "Kvin amatoj") tiam baptis la guruon. Tiel la estro agnoskis la ĉefecon de la komunumo (la khalsa).
Iom antaŭ sia morto, la guruo ordonis, ke Guru Granth Sahib, la sankta libro de sikismo, estu la spirita aŭtoritato kaj la malspiritan aŭtoritaton havu Khalsa Panth, la sika komunumo. La libro estis kompilita kaj eldonita de la kvina guruo Guru Arjun en 1604. En historio, malmultaj sanktaj libroj estas kompilataj de la kredofondintoj mem. Ĝi estas verkita en panĝaba lingvo kun parto en bhojpuri kaj urduo.
La doktrino de Nanak estas simpla, malgraŭ la impreso de mikso. La kerna koncepto, kiu koherigas sikismon, estas la suvereneco de ununura dio, kreinto . Nanak vokis tian dion la "Vera Nomo", por eviti limigan terminon por Dio. Li predikis, ke la Vera Nomo, kvankam multmaniere kaj multloke aperanta, estas eterne unu, suverena kaj ĉiopova dio, , kaj kreanto kaj detruanto.
Nanak ankaŭ kredis je maya. Kvankam li taksis materiaĵojn realaj kaj esprimoj de la vero de Dio, ili emas konstrui "muron el malvero" ĉirkaŭ tiuj vivantaj en la malspirita sfero de materiaj deziroj. Tio malebligas al ili vidi la vera Dio, kiu kreis materio kiel vualo ĉirkaŭ Dio, tiel ke spiritaj mensuloj, liberaj je deziro, kapablas ĝin travidi.
Mondo estas ekanalize reala ĉar maya sensebligas ĝin, sed finanalize estas malreala ĉar nur Drio estas vere reala. Nanak konservis la hinduan leĝon de reenkarnigo kaj karmo, kaj predikis ne daŭrigi la ciklon de reenkarniĝo prr apartiĝi de Dio, elektante per egoismo kaj frandemo, abandoni Dion.
Tiel agi estas akumuli karmon. Oni devas nur pensi ke Dio kaj senĉese ripeti ties nomon (Nama Japam) por tiel unuiĝi al Dion. Savo ne estas iri en Paradizon post Fina Juĝo, sed unuiĝo kaj ensorbiĝo en Dion, la vera nomo.
La politika premo de ĉirkaŭaj islamaj regnoj trudis sindefendon al sikoj. Meze de 19-a jarcento, ili regis Panĝabon (nun divide en Barato kaj Pakistano). La sika armeo samvaloris la invadan britan armeon
Nun, sikoj estas en tuta Hindio kaj ceterloke en mondo. Viroj estas distingeblaj per ĉiam vesti turbanon sur ilia longa hararo. La turbano estas ja malsama ol tiu de islamaj klerikoj (en kelkaj landoj, la leĝoj kiuj ordonas, ke motorbiciklistoj vestu kaskojn devis estis adapatitaj al sikoj. Nuntempe la kelkaj sikhoj en Francio timas, ke oni malpermesos ilin iri en la lernejaj establoj kun, kaj la nuna registaro malpermesis ĉiujn religiajn signojn (sed ankoraŭ ne la kristanajn antaŭnomojn). Ankaŭ la dua nomo Singh ("virleono") estas distingiga. (Kvankam ne ĉiu Singh estas siko). Sikinoj devas uzi familinomon Kaur ("leonino"), sed plimulto da regnoj permesas nur la viran '\'Singh''. Ekster Hindio, por multaj sikoj ĝi estas familinomo, ĉar:
- Malaltaj kastoj estas rekoneblaj per familinomo. Tial oni povas elekti uzi Singh anstataŭe.
- Miskompreno de dokumentaj oficistoj.
- Por akcenti onian sikecon.
Per armiĝado, sikoj memoras pri persekuto kontraŭ sia religio kaj pri la devo defendi malpotenculojn. La pantalonoj simbolas ĉaston kaj unuedzinecon. La braceleto (kara) estas ligo al Dio. Siko submetu antaŭ neniu krom Dio, lia mastro. Siko neniam tondu lian hararon, por montri tutviva serĉo pri spiriteco kaj akcepton de diaj donacojn al homoj. La kombilo ordigas la hararon, simbolante ke oni ne nur akceptu la dian donon sed ankaŭ konservu ĝin.
Pro ilia batalema tradicio, sikoj aperas en pli granda proporcio en la barata kaj pakistana armeoj ol en ĝenerala loĝantaro.
En finaj 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, separatismo ekkreis celante apartan sikan regnon, Khalistan, en Panĝabo.
Nune, estas ĉirkaŭ 23 milionoj da sikoj en mondo, la 5-a monda religio laŭ kredantaro. Ĉirkaŭ 19 millionoj loĝas en Barato, ĉefe en Panĝabo. Granda nombroj da sikoj estas Britio, Kanado kaj Usono.
| Table of contents |
|
2 Vidu ankaŭ 3 Ekstera ligo |
Persekuto de sikoj
En 1984, grupo da separatismaj (laŭ iuj, terorismaj) sikoj anoj de Jarnail Singh BHINDRANWALE sin ŝirmis en Ora Templo de Amritsar, sika sanktejo. La barata armeo, laŭ ordonoj de Indira GANDHI, sturmis la templon. 83 armeanoj kaj 493 sikoj mortis, kaj multaj estis vunditaj. Multaj sikoj taksis perforton en ilia sanktejo nepardonebla.
Sikaj gardistoj de Indira Gandhi poste murdis sin, ŝajne venĝeme.
Post la murdo, multaj sikaroj estis atakitaj de la Kongresa Partio de Gandhi, tiam regita de ŝia filo, Rajiv GANDHI. Multaj sikoj mortis tiel.
Post la atakoj de 11 de septembro 2001, iuj usonanoj atakis sikojn, taksante iliajn kaptukojn kaj barbojn kiel tiuj de la atakintoj. Ĉirkaŭ 300 kazoj de minaco kaj perforto estis registritaj de sikoj. Usona Senato kondamnis atakojn al usonaj sikoj.
Vidu ankaŭ
gurmukhiEkstera ligo













