web hosting : casino : gambling : domain names : mortgages : poker : travel : debt consolidation : mortgage : education : search engine optimization : insurance


Avobe.com - Free Encyclopedia

Apple Store




Simple English
Meta English

Afrikaans
Arabic (العربية)
Danish (Dansk)
Esperanto
Basque (Euskara)
Estonian (Eesti)
Spanish (Español)
Finnish (Suomi)
French (Français)
Malay (Bahasa Melayu)
Norwegian (Norsk)
Norwegian (Bokmål)
Romanian (Română)
Russian (Русский)
Sanskrit (Samskrta)
Occitan
Persian (فارسی)
Portuguese (Português)

September 11 Attack




 









Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks



Scientologio

Scientologio, nomata esperantlingve ankaŭ scienciko, estas polemika ideologio kreita de la sciencfikcia aŭtoro L. Ron Hubbard en la 1950aj jaroj - laŭ asertoj de kritikantoj por profiti.

Hubbard mortis en 1986. La eklezio hodiaŭ havas, laŭ raportoj, 50.000 adeptojn, sed laŭ ĝiaj propraj taksoj, 8 milionojn.

Historio

En 1950, Hubbard aŭtoris Dianetics: the Modern Science of Mental Health ("Dianetiko: la Moderna Scienco de Mensa Sano"). Hubbard, kiu nek faris sciencan esploradon nek havis sciencan edukadon, priskribis siajn teoriojn pri la homa menso. Laŭ dianetiko, homo havas "analizan menson" kaj "reagan menson." La celo de dianetiko estas forigi la reagan mensojn, kiu estas la fonto de ĉiuj homaj ĝenoj, malsanoj, krimo, drogmanio, ktp. Post plene forlavo de la reaga menso, homo iĝas "klara".

La libro kaŭzis furoron kaj estis multe vendata, tamen la furoro rapide malkreskis. La organizaĵo de Dianetiko bankrotiĝis, kaj Hubbard forvendis la rajtojn je varmarkoj kaj kopirajtoj pri Dianetiko, kaj poste kreis la Eklezion Scientologio en 1956. Laŭ kritikantoj, li maskis la "modernan sciencon" kiel religion ĉefe por eviti impostojn. La eklezio suferis maltoleremon dum ĝia tuta vivo. En la 1960aj jaroj Hubbard aĉetis ŝiparon kaj laborigis adeptojn kiel maristojn. Ili konsistigis monaĥan ordon kaj flosis ĉirkaŭ la mondo. Eĉ hodiaŭ, anoj de la "Mara Organizaĵo" portas uniformojn marajn. Fine la eklezio starigis sidejon en Clearwater, Florido en la 1970aj jaroj.

Hubbard, influita per drogoj, organizis sekton ĉirkaŭ si mem. Li uzis primitivan mensog-detektilon kiel ian mezurilon de la animo, kaj li nomis ĝin elektro-psikometro, aŭ e-metro mallonge. Kun konsilisto, ĉiu kredanto devas konfesi ĉion tenante la ladojn ligitajn al e-metro. Ĉiu konfeso estas dokumentata, kaj ofte la eklezio uzas la konfesojn por ĉantaĝi. Hubbard promesis, ke homoj povas, pere de scientologio, iri laŭ "ponto" al "plena libereco." Per tiu plena libereco, homoj povas uzi supernaturajn povojn, ekzemple por movi aĵojn per la menso. La ponto konsistas el multaj niveloj - en la komenco, tiuj de dianetiko, kaj poste, "OT," mallongigo kiu signifas "operacianta (funkcianta) tetano" (tetano, la "animo" laŭ scientologio, el la greka letero teto).

Kredoj

En la tria nivelo de OT, kredantoj lernas, ke korp-tetanoj okupas ĉiujn homojn. Tio estas la rezulto de iu kosmo-reĝo nomata Ksenu de antaŭ 76 milionoj da jaroj. Tiu kosmo-reĝo trompis siajn popolojn de multaj planedoj, kaj portis ilin al la Tero, kaj eksplodigis ĉiujn en vulkanoj per hidrogen-bomboj. Poste, li plantis en ĉiujn "falsajn" bildojn pri religio.

Por atingi la finon de la ponto, la okan nivelon de OT (la plej altan), kredanto devas esti elspezinta ĉirkaŭ 500 mil eŭrojn. La enhavo de tiu nivelo estas sekreto, kaj oni lernas ĝin nur sur ŝipo en internacia parto de la Kariba maro. Laŭ onidiro, kredantoj tiam lernas, ke L. Ron Hubbard mem estas Dio. Pli altaj niveloj de OT estas eldonotaj, laŭ la eklezio.

Kritikoj

Iuj sciencistoj insistas, ke la metodoj de scientologio hipnotas la kredantojn, por ke ili pli emu akcepti kiel veron la nekredeblajn asertojn de Hubbard. Plue, kritikantoj akuzas, ke la eklezio viktimigas suferantajn malfortulojn, kaj prenas kiom eble plej multe da mono per la altaj kostoj de religiaj servoj. Tiaj malfortuloj aniĝas en la eklezio por plifortiĝi kaj saniĝi. La Eklezio de Scientologio estas fifama pro fortaj klopodoj silentigi siajn kritikantojn. Ili ofte jurprocesas kontraŭ kontraŭulojn. Kutime, la strategio ne celas triumfi mem, sed bankrotigi kontraŭulojn. La religia masko donas al la eklezio la ŝancon nomi siajn kritikantojn ŝovinismaj malamantoj aŭ persekutantoj.

Eksteraj ligoj


Dansk (Danish) – Esperanto – Español (Spanish) – Français (French) - Português (Portuguese) - Afrikaans – العربية (Arabic) – Bahasa Melayu (Malay) – Norsk (Norwegian) – Română (Romanian) – Русский (Russian) 

af/ ar/ da/ directory/ el/ eo/ es/ et/ eu/ fa/ fi/ fr/ g/ meta/ ml/ ms/ no/ oc/ pt/ ro/ ru/ sa/ sep11/ simple/