|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Scienco
Scienco sin prezentas agadsferon de homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objekta scio pri la realo; unu el formoj de socia konscio, inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, sumon de scioj, estante bazo por scienca mondbildo.Estis diversaspecaj sciencoj:
- babilonia scienco
- greka scienco
- ĉina scienco
- moderna scienco
Al klasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sed ne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de la kriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperis multaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. Matematika Lingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj, por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifa problemo.
Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvaj grupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj Intersciencaj Kampoj
| Scienco (Branĉo) | Ĉefa studobjekto |
|---|---|
| Agronomio | terkultivado kaj hortikulturo |
| Akustiko | sonoj |
| Algebro | operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo |
| Anatomio | strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj |
| Anesteziologio | senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj |
| Antropologio | evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj |
| Antroponimio | propraj nomoj de homoj |
| Arkeologio | monumentoj kaj artoj de antikva epoko |
| Aritmetiko | nombroj kaj kalkulado per ili |
| Astrologio | antaŭdiro de la sortoj laŭ aranĝo de la astroj |
| Astronomio | astroj kaj kosmaj fenomenoj |
| Asiriologio | antikvaj civilizoj de Mezopotamio |
| Atomistiko | kerna fiziko |
| Bakteriologio | bakterioj |
| Biologio | kemia strukturo de la vivuloj |
| Botaniko | plantoj |
| Cibernetiko | aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj |
| Citologio | strukturo kaj funkcioj de la ĉelo |
| Daktiloskopio | identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto |
| Dendrologio | arboj kaj arbedoj |
| Dendrokronologio | datadmetodo pere de arbringoj |
| Dermatologio | haŭtmalsanoj |
| Diplomatiko | malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto |
| Ekologio | influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio |
| Ekonomiko | mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj |
| Endokrinologio | endokrinaj glandoj |
| Entomologio | insektoj |
| Epigrafiko | antikvaj epigrafoj |
| Ergonomio | mezuro de laboro per ergoj |
| Estetiko | belo en la naturo kaj en la artoj |
| Etnografio | historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj |
| Etologio | kondutoj de la bestoj |
| Etimologio | origino de la vortoj |
| Faleristiko | insignoj |
| Farmacio | preparado de medikamentoj |
| Farmakologio | kuraciloj kaj iliaj efikoj |
| Filologio | esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio |
| Filozofio | esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado |
| Folkloristiko | tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj |
| Fonetiko | fonemoj, iliaj variantoj kaj transformiĝo |
| Fonologio | sonoj de la lingvo |
| Frazeologio | frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto |
| Ftizeologio | tuberkulozo kaj ĝia kuracado |
| Futurologio | estonto de la Tero kaj la homaro |
| Fitologio | plantoj |
| Fitonimio | nomoj de plantoj |
| Fitogeografio | geografio de plantoj |
| Fitopatologio | patologio de plantoj |
| Fiziko | propreco de korpoj kaj fenomenoj |
| Fiziologio | funkcioj kaj ecoj de organoj de vivantaj estaĵoj |
| Genealogio | deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj |
| Genetiko | fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco |
| Geodezio | formo aŭ kurbeco de la Tero |
| Geografio | regionoj de la Tero |
| Geologio | solida ŝelo de la tero |
| Geometrio | linioj, surfacoj kaj solidoj |
| Germanistiko | germana lingvo |
| Gerontologio | maljunaj homoj |
| Grafologio | karaktero de homo per esplorado de lia skribo |
| Gramatiko | lingvaj reguloj |
| Ginekologio | virina organismo kaj ŝia naskaparato |
| Hematologio | sango |
| Heraldiko | blazonoj |
| Heŭristiko | metodoj de esplorado en la scienco |
| Hidronimio | nomoj de riveroj, lagoj, maroj |
| Histologio | ĉeloj de homa organismo |
| Historio | kronologia pasinto de la homaro kaj sociaj fakoj |
| Historiografio | verkado historion de difinita tempo |
| Iktiologio | fiŝoj |
| Informadiko | informado per aŭtomataj maŝinoj |
| Kardiologio | kormalsanoj |
| Kartografio | verko de mapoj |
| Kemio | analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj |
| Kinologio | hundoj |
| Klimatologio | priskribo kaj esplorado de klimatoj |
| Komputiko | komputiloj kaj komputillingvoj |
| Kosmogonio | origino kaj formiĝo de la universo |
| Kosmografio | movoj de la astroj |
| Kriminologio | krimoj |
| Kristalografio | esploro de kristaloj |
| Kronologio | datoj de la historiaj eventoj |
| Leksikografio | farado de vortaroj |
| Leksikologio | etimologio, signifo kaj uzo de vortoj |
| Lingvistiko | procedoj en lingvo, per kiu oni esprimas pensojn kaj sentojn |
| Logiko | formoj kaj leĝoj de la pensado |
| Matematiko | kvantoj, formoj kaj aranĝoj |
| Mekaniko | ekvilibro kaj movo de la korpoj |
| Metalurgio | industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj |
| Meteologio | atmosferaj fenomenoj |
| Metodologio | sciencaj metodoj |
| Metrologio | mezuroj |
| Mikrobologio | mikroboj kaj ilia agado |
| Mineralogio | mineraloj |
| Morfologio | formoj de la materio |
| Muzeologio | muzeoj |
| Muzikologio | muziko |
| Mikologio | fungoj |
| Mitologio | mitoj de unu lando aŭ religio |
| Nefrologio | renoj |
| Noetiko | eblecoj de la homa sciado |
| Numismatiko | antikvaj moneroj kaj medaloj |
| Oceanografio | maraj fenomenoj |
| Oceanologio | oceanoj |
| Oftalmologio | okuloj |
| Onomastiko | propraj nomoj |
| Optiko | lumaj fenomenoj |
| Orientalistiko | popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento |
| Ornitologio | birdoj |
| Ortografio | korekta skribo de vortoj en unu lingvo |
| Ortopedio | deformiĝo de la korpo |
| Osteologio | ostoj |
| Paleontologio | elfositaj restaĵoj |
| Paleografio | deĉifrado de malnovaj skribaĵoj |
| Papirologio | deĉifrado de antikvaj papiroj |
| Parazitologio | animalaj kaj vegetaraj parazitoj |
| Patologio | malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado |
| Pedagogiko | instruado kaj edukado |
| Pediatrio | infanmalsanoj |
| Petrografio | rokspecoj |
| Pomologio | fruktoj kaj fruktarboj |
| Psikiatrio | mensaj malsanoj |
| Psikologio | personeco de homo |
| Radiologio | aplikado de radiokrea energio |
| Rentgenologio | terapio per radioj |
| Romanistiko | romanidaj lingvoj kaj kulturoj |
| Semantiko | vortoj laŭ ilia signifo, sencoŝanĝo kaj sencevoluo |
| Serologio | modifo de la sero sub la influo de malsanoj |
| Seksologio | seksaj problemoj de la homo |
| Sinologio | ĉina lingvo kaj kulturo |
| Sismologio | kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj |
| Slavistiko | slavaj lingvoj kaj kulturo |
| Sociologio | fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo |
| Spektroskopio | spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo |
| Speleologio | kavernoj kaj subteraj akvofluoj |
| Statiko | ekvilibro de la fortoj |
| Statistiko | metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj |
| Stomatologio | buŝo kaj dentoj |
| Stratigrafio | tavoloj de la Tero (parto de geologio) |
| Sintakso | konstruo de la frazoj (parto de gramatiko) |
| Teatrologio | teatro |
| Teologio | dioj kaj diaj aferoj |
| Termiko | varmo |
| Termodinamiko | rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj |
| Toponimio | nomoj de geografiaj objektoj |
| Topografio | grafika desegnado de la tereno |
| Toksikologio | toksoj kaj kontraŭvenenoj |
| Traumatologio | vundoj kaj traŭmatoj |
| Trigonometrio | funkcioj de pluranguloj |
| Venerologio | veneraj malsanoj |
| Vulkanologio | vulkanoj |
| Zoogeografio | geografia distribuo de animaloj |
| Zoologio | animaloj |
| Zoonimio | nomoj de animaloj |
La plejmulto de la terminoj pri sciencnomoj estas grekdevenaj. Jen plej oftaj formantoj de tiuj terminoj:
-nomio (gr. "nomos" - leĝo); -logio (gr. "logos" - studo, scienco); -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas); -grafio (ge. "grapho" - mi skribas, priskribas); -iatrio (gr. ?iatreou" - mi kuracas); -metrio (gr. "metreo" - mezuri); -pedio (gr. "paideia" - edukado); -iko.
Vidu ankaŭ:













