|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Sciencfikcio
Literaturo > Ĝenro > Sciencfikcio
Sciencfikcio aŭ scienca fikcio estas literaturo aŭ kinarto pri okazaĵoj en iugrade probabla mondo, plej ofte estonteco aŭ malproksima pasinteco, sed foje ankaŭ en la nuno (aŭ en paralela mondo aŭ eĉ en ĉi tiu). Ofte ĝi prifilozofiumas aŭ kritikas hodiaŭan socion. (Male al fantasto, kiu ne postulas tian logikon, sciencfikcio estu bazita sur faktoj - ofte almenaŭ sur fikcioj kiuj aspektas kiel faktoj.)
La termino devenas de la anglalingva science fiction [SAJens FIKŝn], origine scientifiction [sajENTifikŝn]; la termino lanĉita de Hugo GERNSBACH en sia revuo Amazing Stories en 1926. Internacie, la anglalingva termino "science fiction" disvastiĝis en multajn lingvojn; en la itala, tamen, oni diras fantascienza, kaj la Esperanto-poeto William AULD proponis en Esperanto la analogan vorton fantascienco, kiu tamen ne enradikiĝis.
Sciencfikcio ekestis kiel reago al la socia ŝanĝo efikita de la scienco kaj teĥniko de industria revolucio dum la 19-a jarcento. La romano Frankenstein de la anglino Mary SHELLEY, publikigita en 1818, estas foje rigardata kiel la unua vere sciencfikcia romano, kaj fine de la jarcento transprenis la taskon unue la franco Jules VERNE kaj poste la anglo H. G. WELLS. Aŭtoroj eksterpolis onten la principojn kies efikon ili spertis. Ili ankaŭ priskribas imagajn sociojn (utopioj kaj distopioj) rezultintaj el malsamaj kondiĉoj.
Subĝenro temas pri kosmesplorado.
La limoj de la ĝenro ne estas klaraj. Foje verkaĵoj markitaj "scienc-fikciaj" estas vere aventuraĵoj en pli ekzotika ejo aŭ filozofiaj eseoj perrakontigitaj.
| Table of contents |
|
2 Sciencfikciaj serioj kaj eldonejoj 3 Sciencfikciaj filmoj 4 Sciencfikciaj konceptoj 5 Sciencfikciaj aranĝoj 6 Sciencfikciaj Premioj |
Sferoj
2001 - Aelita - Alien - Blade Runner - Gattaca - Incubus - Metropolis - Star Trek
alternativa historio - eksterteranoj - kosmoŝipo - mortoradio - roboto - superheroo - Tempovojaĝo
Famaj verkistoj
Sciencfikciaj serioj kaj eldonejoj
Sciencfikciaj filmoj
Sciencfikciaj konceptoj
Sciencfikciaj aranĝoj
Sciencfikciaj Premioj
Vd. ankaŭ Fantasto - Sciencfantasto - Magia realismo - Rolludoj













