|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Rivero
Geografio > Rivero
Rivero prezentas akvomason, kiu fluas en natura fluejo kaj sin nutras per surfacaj kaj subteraj akvoj de sia baseno. Pri la esplorado de riveroj okupiĝas unu el branĉoj de tera hidrologio - rivera hidrologio.
Rivero kun siaj alfluantoj formas riveran sistemon, kies karaktero kaj evoluo dependas de la klimato, reliefo, geologia strukturo kaj amplekso de la baseno. Riveroj dispartigas je montaraj kaj ebenaĵaj. Laŭtempaj riveroj nomiĝas Uedoj. Ili troviĝas en Saharo kaj aliaj samklimataj regionoj, estas sekaj, sed plenigas de akvoj post pluvegoj.
Rivero estas grava elemento de naturmedio: fonto de trinkebla kaj industria akvoj, natura akvovojo, fonto de hidroenergio, hejmo de fiŝoj kaj aliaj organismoj. Akvoj de multaj riveroj, precipe en evoluitaj landoj, estas malpuraj. Oni uzas ĉiajn rimedojn, leĝdonajn, teknikajn, sanitarajn, por limigi kaj eviti trafon de malpuraĵoj en riveroj.
Riveroj, kiuj pasas sur la teritorioj de kelkaj landoj, estas malfermitaj por komercŝipoj (Danubo, Rejno, Kongo). Regulojn de rivernavigado determinas internaciaj trajtoj.
Plej longaj riveroj:
| Nomo | Longo, km | Nomo | Longo, km |
|---|---|---|---|
| Amazono (+Ukajalo) | 7,025 | Mekongo | 4,500 |
| Nilo (+Kagera) | 6,671 | Amuro (+Ŝilka-Onon) | 4,440 |
| Misisipo (+Misuro) | 6,212 | Leno | 4,400 |
| Jangzio (Blua rivero) | 5,800 | Kongo (+Lualabo) | 4,320 |
| Obo (+Irtiŝo) | 5,410 | Makenzio (+Atabasko) | 4,240 |
| Hoangho (Flava rivero) | 4,845 | Nigero | 4,160 |
| Parano (+Grande) | 4,700 | Jeniseo | 4,092 |
Aliaj konataj riveroj:
- en Eŭropo: Danubo – Vistulo – Elbo – Rodano – Sava - Sejno – Skeldo – Tibro – Luaro – Garono – Tamizo – Dnepro – Dono - Humber
- en Azio: Eŭfrato – Tigriso – Induso – Gango – Sir-Dario – Amu-Dario – Kura – Arakso – Ĝejhano – Brahmaputro – Iravadio
- en Afriko: Senegalo – Voltao – Nigero – Zambezio
- en Ameriko: Parano – Jukono – Sankt-Laŭrenco – Kolorado – Rio-Grando – Kolumbio – Orinoko - Misuro
- en Aŭstralio: Murejo – Darlingo













