|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Radio
Radio estas la elsendo de sono aŭ aliaj signaloj per elektra-magnetaj ondoj.
La disvolviĝo de la senfadena dissendo rezultas de longdaŭra procezo kie plifirmiĝis fundamentaj fizik-teorioj kaj eksperimentadoj fare de eminentaj inĝenieroj.
La historio komenciĝas en la fino de la 17-a jarcento. Je tiu epoko, la scienculoj ne kapablas klarigi la misteron de la kosmo kaj ankoraŭ ne konas la fundamentajn karakterizojn de la lumo.
Ili multe interesiĝas pri astronomio kaj optiko.
Sed kelkaj scienculoj jam interesiĝas al magnetismo kaj elektrostatiko.
La brita kuracisto kaj fizikisto William GILBERT (1544-1603), ĉef-kuracisto de la reĝino Elisabeth, estas ekzemple la unua kiu havis la ideon ke la ter-globo povus esti giganta magneto kaj ke oni povas klasifiki la korpojn en du familioj: la izolaĵoj kaj la konduktaĵoj.
La inventisto de radio, aŭ unue senkabla telegrafo, estas disputa, sed pluraj el la unuaj gravaj paŝoj estis de Nikolai TESLA kaj de Guglielmo MARCONI. La unuaj uzoj estis en la mararmeo, por sendi Morse kodajn mesaĝojn inter ŝipoj kaj la marbordo. Hodiaŭ, radio estas el multaj specoj, kaj el diversaj formatoj. Ĝi nun estas plej larĝe uzata tutmonde por distriĝaj, informaj kaj ankaŭ komercaj elsendoj.
Antaŭ la kreo de televido, komercaj radiaj elsendoj konsistis ne nur el novaĵoj kaj muzikoj, sed ankaŭ dramoj, komedioj, variaj programoj, ktp. En la malfrua 1940-a jardeko kaj la frua 1950-a jardeko, la alveno de televido ŝanĝis multe la radiajn programojn, kiuj nun ĉefe konsistas el informado kaj dissendo de muziko.
Per Interreto alvenas nun la ebleco elsendi per la reto. Multaj internaciaj kaj naciaj radioj uzas tiun eblecon por elsendi pli facile al la tuta mondo. Sed ekzistas ankaŭ novaj malfortaj radioj kiuj tiel ekekzistis nur kiel interreta radio kaj estas dank'al Interreto same aŭskulteblaj tutmonde .
Estas pluraj radio-elsendoj en Esperanto, Esperanto-parolantaj radio-amatoroj, ktp. Vidu Esperanto-radio.
Historio de Radio(elsendaĵoj personoj, ktp)
Famaj aŭ historiaj elsendaĵoj:
Radioreĝisoroj kaj aliaj kreuloj:
Eksteraj ligiloj:













