web hosting : casino : gambling : domain names : mortgages : poker : travel : debt consolidation : mortgage : education : search engine optimization : insurance


Avobe.com - Free Encyclopedia

Apple Store




Simple English
Meta English

Afrikaans
Arabic (العربية)
Danish (Dansk)
Esperanto
Basque (Euskara)
Estonian (Eesti)
Spanish (Español)
Finnish (Suomi)
French (Français)
Malay (Bahasa Melayu)
Norwegian (Norsk)
Norwegian (Bokmål)
Romanian (Română)
Russian (Русский)
Sanskrit (Samskrta)
Occitan
Persian (فارسی)
Portuguese (Português)

September 11 Attack




 









Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks



Literaturo

Por unuopaj literaturoj (verkistoj ktp.) vidu sube de la paĝo!

La ĝusta difino de la termino ne ekzistas. Devenas de latinaj vortoj litteratus (lernita) aŭ littera (litero de alfabeto). Tamen, literaturo prezentas la tuton de la spiritaj verkoj, koncernantaj la vivon kaj kulturon de iu nacio, epoko. En antikvaj tempoj ĝi havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis enskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.

Oni distingas du manierojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn regulojn, sed prozo - ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli frua etapo. Nur en 18-19 jc ili egaligis laŭ valoro.

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp), kies interveno legitimas verkojn klasifikigante ilin en la kategorio literaturo (kiu estas ŝirmita de vagaj ideoj kiel beleco, legindeco, ekzempleco, gusto, kvalito, ktp). Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj, unuflanke, kreis ilin; kaj, aliflanke, legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de la signif(ad)o de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio ĉi klarigas, parte, la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo, kiu, estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, estas la rezulto de la ludo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin. Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjetivan uzon de la vorto literaturo, anstataŭ ĝia substantivo, tiel oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo; tio ĉi implicas la rekonon ke ne ekzistas vera objekto nomata literaturo, sed tre dinamika, konstanta procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Prozaj verkoj estas:

Mito - Legendo - Fabelo - Romano - Novelo - Eseo - Dramo - Publicista Verko

Inter Poeziaĵoj oni distingas:

Verso - Fablo - Poemo - Epopeo - Eposo - Hajko - Limeriko

Plej ofte sub la termino Literaturo oni komprenas nur la verkaron de la arta literaturo kun senco de Beletro. Literaturaj verkoj, laŭ koncernata temo, povas esti: hagiografiaj (vivoj de sanktuloj), historiaj (Peloponesa Milito de Tukidido, La Regreso kaj Falo de Romana Imperio de Edward Gibbon), biografiaj (La Vivo de Noblaj Grekoj kaj Romianoj de Plutarko), filozofiaj (La Dialogoj de Platono), sciencaj (La Origino de Specoj de Charles DARWIN, Scienco kaj Hipotezo de Jules-Henri Poincare, verkoj de Sigmund FREUD), politikaj (La Princo de Niccolo Machiavelli, Leviatano de Thomas Hobbes, ankaŭ verkoj de Cicero, Thomas Jefferson, Abraham Lincoln kaj Winston Churchill) kaj aliaj.

Vd. Ĉefverkoj de Literaturo.

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo:

Aforismo - Proverbo - Sentenco - Maksimo - Moto - Devizo

Literaturhistorio, kiu esploras la historion kaj kondiĉojn de la literaturo, konas la sekvajn stilojn kaj periodojn de ĝia evoluo:

Renesanco - Klasikismo - Baroko - Romantismo - Modernismo - Postmodernismo

Literaturo laŭ lingvo
Angla - Araba - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Latina - Nederlanda -Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio

Literaturo laŭ regionoj
Latinamerika Literaturo - Islama Literaturo - Eŭropa literaturo - Nordamerika literaturo - Afrika literaturo

Literaturo laŭ erao
Klasika literaturo - Mezepoka literaturo - Renesanca literaturo - Romantisma literaturo

Literaturo laŭ enhavo
Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝ-libroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ formo
Prozo (Fakliteraturo - Artikolo - Eseo - Ŝlosilromano) - Poezio (Epopeo - Soneto - Hajko - Tankao)

Literaturo laŭ skoloj
Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo

Literaturo laŭ famo
Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo
Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj fikciuloj

Fikciaj lokoj

Eldonejoj
ISBN

Librovendejoj


Vidu ankaŭ: Skribarto - Lingvo - Teatro


Dansk (Danish) – Esperanto – Español (Spanish) – Français (French) - Português (Portuguese) - Afrikaans – العربية (Arabic) – Bahasa Melayu (Malay) – Norsk (Norwegian) – Română (Romanian) – Русский (Russian) 

af/ ar/ da/ directory/ el/ eo/ es/ et/ eu/ fa/ fi/ fr/ g/ meta/ ml/ ms/ no/ oc/ pt/ ro/ ru/ sa/ sep11/ simple/