web hosting : casino : gambling : domain names : mortgages : poker : travel : debt consolidation : mortgage : education : search engine optimization : insurance


Avobe.com - Free Encyclopedia

Apple Store




Simple English
Meta English

Afrikaans
Arabic (العربية)
Danish (Dansk)
Esperanto
Basque (Euskara)
Estonian (Eesti)
Spanish (Español)
Finnish (Suomi)
French (Français)
Malay (Bahasa Melayu)
Norwegian (Norsk)
Norwegian (Bokmål)
Romanian (Română)
Russian (Русский)
Sanskrit (Samskrta)
Occitan
Persian (فارسی)
Portuguese (Português)

September 11 Attack




 









Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks



Esperanto

Lingvo > Planlingvoj > Esperanto
Nomo: Esperanto, mallonge E-oEo
ISO 639: ISO 639-1 eo ISO 639-2 epo
Parolantoj: Nekonata nombro (laŭ iuj inter unu kaj du milionoj, verŝajne malpli)
Landoj: apartenas al aŭ originas el neniu lando (neŭtrala) kaj dise tra la mondo en 120 landoj, precipe en Eŭropo kaj Ĉinio
Origino: komencita de Zamenhof en 1887
Skribo: latina (vidu Latina-3 kaj Unikodo) kun kelkaj aldonoj

Table of contents
1 La lingvo
2 Ankaŭ vidu:
3 Eksteraj ligoj

La lingvo

Specimeno: La Patro Nia: (Aŭskultu sondosieron)

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
via nomo estu sanktigita.
Venu via regno,
plenumiĝu via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Esperanto estas lingvo proponita en 1887 de Ludoviko ZAMENHOF. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto -- iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola monda lingvo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Al li, Esperanto estis invento tiel evidenta, utila kaj konvena kiel la poŝto aŭ la telefono.

Laŭ la esploro de Profesoro Sidney S. CULBERT de la Universitato de Vaŝingtono, 1,6 milionoj da homoj parolas Esperanton je la nivelo "fremdserva nivelo 3". Tiu nombro estas por tiuj, kiuj povas komuniki, ne nur saluti esperante. Tiu esploro ne estis nur por parolantoj de Esperanto, sed ankaŭ por multaj aliaj lingvoj, sed tamen multaj esperantistoj serioze dubas pri la ĝusteco de tiu alta nombro. La nombro de Culbert estas citita en la Almanac World Book of Facts (Almanaka Monda Libro de Faktoj) kaj Ethnologue (sed ambaŭ rondigis ĝin supren al 2 milionoj). Ethnologue ankaŭ asertas ke estas 200-2000 denaskaj Esperanto-parolantoj.

Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej granda, la sola kiu vere estas vivanta, disvolviĝanta lingvo. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto de planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Ĉar Esperanto estas pli regula ol naciaj lingvoj, la lingvo estas pli simpla kaj lernebla, precipe por tiuj, kiuj parolas eŭropan lingvon. Ĝenerale kelkaj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da studado de nacia lingvo, ekzemple la angla aŭ la franca. Kaj eĉ por azianoj, Esperanto estas pli facile lernebla ol iu ajn alia azia lingvo.

Du trajtoj pli faciligas la lernadon de Esperanto: la gramatiko kaj la vortprovizo.

La baza gramatiko estas tiel simpla, ke Zamenhof ĝin povis resumi en la fama listo de 16 reguloj. Kompreneble, la efektiva gramatiko estas pli komplika. Plejparte la reguloj ne menciitaj de Zamenhof jam estis antaŭsupozitaj de liaj eŭropaj legantoj.

La vortprovizo devenas de multaj lingvoj. Lastaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla:

La tagoj de la semajno estas el la franca (dimanĉo, lundo, mardo ...), la unuoj de tempo el la germana (jaro, monato, tago...), kaj la partoj de la korpo el la latina (hepato, okulo, brako, koro, reno...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj venas de la latinaj nomoj.

Sed multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (V-u en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe Vilborg)

  • abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
  • abituriento laŭ germana kaj rusa
  • ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
  • funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana

Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj).

Kvankam Zamenhof penis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropa pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. Fakte, Zamenhof origine deziris restarigi la latinan kiel la universalan interlingvon. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.

Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.

En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:

  • 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
  • 15%: surogate laŭ la Fundamenta H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
  • 15%: surogate laŭ la neoficiala X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Kvankam Esperanto estas tre facila, ĝi havas movadojn por reformoj. Iafoje, reformo naskas novan lingvon, ekzemple Ido. Malgraŭ la movadoj por reformo, Esperanto ne ŝanĝiĝis radikale dum ĝia unua jarcento. Unu lastatempa provo krei movadon por reformo estas riismo, kiu proponas la uzadon de ri kiel triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra por pliriĉigi Esperanton per senseksismigo, plifaciligo kaj gramatika maleŭropcentrismigo. Ĝi, kaj aliaj reformoj proponitaj, estas ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto.

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan (kaj parte eĉ surretan). Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis du rezoluciojn favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.

La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Esperantaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvevoluo inter la parolantaro.

Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn, vortojn foje uzatajn sed neoficialajn, kaj vortojn apenaŭ uzatajn entute, sed nur iam proponitajn):

aliĝilo, ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, ia, ial, iam, -iĉ-, ie, iel, ies, io, iom, iu, kabei, kaŭ (= kaj + aŭ), kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu, nen ("Ne kaj nen!"), nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu, -uj-, zamenhofa. Jen kaj jen oni trovas la vortojn aliel, alies kaj ri, sed ili ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.

Laŭsignife:

aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Ankaŭ vidu:

Eksteraj ligoj

 




Dansk (Danish) – Esperanto – Español (Spanish) – Français (French) - Português (Portuguese) - Afrikaans – العربية (Arabic) – Bahasa Melayu (Malay) – Norsk (Norwegian) – Română (Romanian) – Русский (Russian) 

af/ ar/ da/ directory/ el/ eo/ es/ et/ eu/ fa/ fi/ fr/ g/ meta/ ml/ ms/ no/ oc/ pt/ ro/ ru/ sa/ sep11/ simple/