|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Enciklopedio
Kulturo > EnciklopedioEnciklopedio estas libraro kiu celas kapti tutan scion. La vorto devenas de greka vorto kiu signifas "en cirklo de lerno". Fakte, la grekoj verkis la unuajn enciklopediojn en la Okcidento. Ambaŭ Aristotelo kaj Demokrito atingis kapti tutan scion en siaj verkoj. La verkoj de Aristotelo ankoraŭ ekzistantaj formigas ian enciklopedion. La unua vera enciklopedio estas la Natura Historio de Plinio en la 1-a jarcento, enhavante 37 librojn kaj 20 mil faktojn elĉerpita el 2 mil libroj kaj 100 aŭtoroj. Ĝi enhavas ambaŭ fakton kaj fikcion kaj fariĝis la fonto de postaj enciklopedioj.
En la 3-a jarcento, la unua ĉina enciklopedio aperis, Spegulo de Imperiestro. Enciklopedioj en Ĉinio plejparte estis formo de antologio kaj helpis studentojn studi por ŝtataj ekzamenoj. Iuj enciklopedioj daŭras dum jarcentoj. Ekzemple, la Ampleksaj Statutoj estis originale verkita de Du Yu en 801 kaj estis redaktata kaj verkata ĝis la 20-a jarcento.
En la 9-a jarcento, la unua araba enciklopedio aperis, La Plej Bonaj Tradicioj de Ibn Qutayba. Li traktas temojn per proverbo, poemo, kaj okazoj en historio. La enciklopedio enhavas dek librojn pri ĉi tiuj temoj: potenco, nobeleco, karaktero, klero kaj retoriko, asketismo, amikeco, preĝoj, nutraĵo, virinoj.
Post la nur prihistoria sed filozofe grava "Dictionnaire Historique et critique" de Pierre BAYLE, en jaro ?? 1700- 1714, en la 18-a jarcento aperis en Eŭropo la modernforma enciklopedio, kiu celas kapti tutan scion per multe da artikoloj ordigitaj alfabete. El ĉi tiuj, la plej fama estis la Enciklopedio de Diderot. Voltaire, Rousseau, d'Alembert kaj Montesquieu verkis artikolojn por la enciklopedio; eklezio kaj kortego staris kontraŭ ĝia nova kaj ribelanta spirito. Tiam ankaŭ naskiĝis en Germanio la enciklopedio de Brockhaus kaj en Edinburgo Encyclopedia Britannica, kiu eĉ hodiaŭ restas la plej aŭtoritata en la anglalingva mondo.
En 1933 aperis la Enciklopedio de Esperanto kiu enhavas multajn informojn pri la esperanto-movado.
En la 20-a jarcento, la TTT naskiĝis kaj fariĝis iaspece virtuala enciklopedio. Sed ĝia enhavo estas treege ĥaosa, malkompleta kaj malfidinda. Iuj surretigas enciklopediojn, sed ĝis nun ili estas aŭ tro malgranda aŭ tro imagomanka.
Retaj enciklopedioj en Esperanto kiuj enhavas almenaŭ kvin artikolojn:
Retaj Enciklopedioj en Esperanto:
Aliaj Enciklopedioj en Esperanto:













