|
Popular Keywords: old books, old book, cook books, poetry, find books, travel books, book search, bargain books, cheap books, inexpensive books, book compare, book comparison, comics, books and collectibles book, books, new books, new book, used books, used book, rare books, rare book, second hand books, second hand book, out of print books, out of print book, textbooks, used textbooks, cheap textbooks, college textbooks
Arkeologio
Arkeologio estas parto de la historia scienco, tiu kiu estas surbaze de homaj restaĵoj, enkadre de monumentoj kaj artoj de la antikva epoko.
Arkeologio devenas el la greka (= rakontoj pri la antikveco)
Nuance, paleontologio estas historia esploro rekte de animalaj (inkluzive homaj) kaj vegetalaj restaĵoj, rigardataj kiel kapablaj signi pri la pasinta praa vivo, dum arkeologio okupiĝas pri faraĵoj.
Ekzemple, arkeologio esploras konstruaĵojn de la antikva homo, dum paleontologio homajn ostojn tie restintajn.
Historie, arkeologio estis science disvolvigata nur modernepoke, kvankam ekde ĉiam la homoj okupiĝis iomete pri la restaĵoj de la pasinteco.
Jacques Spon (1647-1685) reprenis la grekformitan vorton 'arkeologia' por tiel nomi la agadon de la homoj okupiĝantaj pri antikvaĵoj. Jarcento poste jam notindas la metodoj de la arkeologio en Italio kaj Meza Oriento.
Laŭmaterie, la informoj pri la pasinteco povas esti la plej diversaj temoj, - pri ekonomio, arto, civilizo, antropologio ktp., - per kiuj fariĝas la materia divido de la arkeologio en plurajn apartajn dividojn, aŭ specojn.
Historio specife kiel scienco okupiĝas pri iu ajn pasinteco. Tamen semantike oni nomas historion striktasence nur tiun, kiu estas farata surbaze de dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komencis, nur ekde kiam aperis skribitaj informoj.
Laŭ la vidpunkto de la komenciĝo de la historia tempo, arkeologio dividiĝas, en prehistorian arkeologion kaj historian arkeologion. Tiu lasta miksiĝas ofte kun la historio en strikta senco, ĉar la arkeologiaj restaĵoj informas pri la sama afero ke la skribitaj dokumentoj, kaj kompletigas unu la alian.
Foje arkeologiaj informoj kontraŭdiras asertojn de la skribita historio, jen kiam ordinare devas esti preferaj la arkeologiaj. Pro tio pluraj informoj de la semidaj rakontoj pri la unuaj tempoj de la homaro, antaŭe konsiderataj historiaj, estas nur reduktataj al mito.
Kulture gravaj estis la arkeologiaj malkovroj dum la 19-a jc. en Mezopotamio de bibliotekoj skribitaj sur brikoj, per kiuj oni havigis plibonajn informojn pri la origino de la okcidentaj religiaj doktrino, kaj per kiuj oni povis taksi plurajn el antikvaj legendoj kaj rakontoj.
Ekde 1947 okazis gravaj malkovroj en Kumran, ĉe Morta Maro, pri malnovaj skribaĵoj de la esenoj, kiuj jam antaŭe praktikis ritojn heredatajn de la postaj kristanoj.













